Vanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanga
Persona informo
Naskonomo Вангелия Пандева Сурчева
Naskiĝo 3-an de oktobro 1911 (1911-10-03)
en Strumica
Morto 11-an de aŭgusto 1996 (1996-08-11) (84-jaraĝa)
en Sofio
Mortokialo mama kancero
Tombo Bulgario
Lingvoj bulgara
Loĝloko Petriĉo • Rupite
Ŝtataneco BulgarioOtomana Imperio • Reĝlando Serbio • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Familio
Patro Pando Surchev
Okupo
Okupo psychic
vdr

Vanga (bulgare: Ванга, Баба Ванга, Леля Ванга, Петричката врачка, Българска пророчица, Ванга гледачката, Вангелия Пандева Димитрова), fakte Evangelia Pandeva GUŜTEROVA (Вангелия Гущерова) naskiĝis kiel Dimitrova (31-an de januaro 1911 en Strumica, Osmana imperio - 11-an de aŭgusto 1996 en Petriĉ (provinco Blagoevgrad), Bulgario), estis la plej fama klarvidantino de Bulgario en la 20-a jarcento. Ŝi havis famon, konatecon ankaŭ en Jugoslavio kaj iama Sovetunio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en malriĉa kamparana familio. Kiam ŝi havis 4 jarojn ŝia patrino mortis, kaj la patro, Pande, foriris al la milito. Tiutempe zorgis pri ŝi najbaroj. Post reveno de la patro li edziĝis kaj ŝia familio translokiĝis al Novo Selo, en proksimo de iama patra hejmo. Tiam ŝi havis 12 jarojn. Unu jaron poste en 1923 Vanga vundiĝis en ventokirlo. Ŝia vidkapablo malboniĝis kaj ŝi blindiĝis en la aĝo de 16 jaroj, ĉar manko de mono ne permesis operacion. En 1925 komencis frekventi al lernejo por nevidantoj en Zemun, kie lernis brajlon kaj ankaŭ plenumon de hejmaj okupoj. Ĉar ŝia duonpatrino mortis, ŝi en 1928 rompis lernadon kaj devis prizorgi pli junajn gefratojn, ekde la aĝo de 18 jaroj. En 1939 ekmalsanis je inflamo de pleŭro. Malgraŭ malbonaj malesperigaj opinioj de kuracistoj, rapide resaniĝis.

Ŝia patro mortis en 1940. Post tio montris siajn kapablojn pri klarvidado, rakontante al renkontataj homoj kion ili travivos estonte kaj ankaŭ diagnozante iliajn malsanojn kun konsilo, kiu kuracisto aŭ sentitola kuracisto povas helpi. Centoj da homoj alvenis al ŝia hejmo demandante pri sorto de siaj proksimuloj. Ŝi famiĝis pri antaŭanonco de la atako de Jugoslavio en 1941. La 8-an de aprilo 1942 vizitis ŝin la ekscaro Boriso la 3-a. Ankaŭ okupiĝis pri herbokuracado. En majo 1942 nuptis Dimitar Guŝterov al kiu indikis murdistojn de liaj fratoj. Post geedziĝo Vanga translokiĝis kun li en la bulgaran urbon Petriĉ. Baldaŭ la edzo rekrutiĝis al armeo kaj soldatservis en norda Grekio, okupata de Bulgario. Post la milito iĝis alkoholulo kaj mortis en 1962.

Ŝi akiris pli vastan konatecon sub la nomo klarvidisto de Petriĉ. Oni devis kelkfoje atendi unu jaron por renkontiĝo kun Vanga. Dum la komunisma epoko komence oni subpremis kaj spionis ŝin kaj ŝiajn vizitantojn. Post kiam ŝia edzo mortis, ŝi devis permesi - pro familia kaj politika premo - la polican kontrolon. En 1967 regopovoj de Bulgario atribuis al ŝi salajron de 200 levoj monate kaj difinis vizitpagon.

Vanga estis analfabeto kaj parolis malfacile kompreneblan dialekton. Oni atribuas al ŝi antaŭdiron pri la morto de Stalin, dissolvo de Sovetunio, sinko de la submarŝipo Kursk, kaj ankaŭ pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Unu jaron post la politika ŝanĝiĝo, ŝi deklaris, ke oni devas konstrui kirkon en Rupite. Tiu pregeĵo estis inaŭgurita en 1994 sub nomo Sveta Petka Balgarska. Mortis pro mama kancero (ne permesis operacion), entombigita en la vilaĝo, proksime al la kapelo, kiun financis.

Elektitaj profetaĵoj pri estonteco[redakti | redakti fonton]

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • En 1974 Nevena Toŝeva reĝisoris dokumentan filmon Феноменът (Fenomeno), prezentantan la silueton de Vanga.
  • Pri profetaĵoj de Vanga por Rusio rakontis filmo "Vangelia" de Sergej Borĉukov, 12-parta biografia serio, realigita en 2007 fare de televido NTV.
  • Ŝia longtempa loĝdomo en Petriĉ iĝis, konforme al la testamento, muzeo kaj estis malfermita la 5-an de majo 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Vanga, demandita pri la tria mondmilito, diris ke ĝi eksplodos kiam malaperos Sirio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]